Statistiko Kanado

Statistiko Kanado
Statistics Canada
emblemo
ŝtata statistika instituto
Canadian federal department or agency (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1971 vd
Antaŭe Dominion Bureau of Statistics vd
Geografia situo 45° 24′ 22″ N, 75° 44′ 8″ U (mapo)45.40617-75.73555Koordinatoj: 45° 24′ 22″ N, 75° 44′ 8″ U (mapo)
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Otavo
Statistiko Kanado (Ontario)
Statistiko Kanado (Ontario)
DEC
Lokigo de Ontario en Kanado
Map
Statistiko Kanado
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Statistiko Kanado (angle Statistics Canada, france Statistique Canada; oficiala mallongigo StatsCan) estas agentejo de la kanada federacia registaro kies respondecoj inkludas kolekti kaj prilabori statistikajn datenojn pri Kanado kaj kanadanoj. En Kanado, ĉi tiu agentejo ankaŭ respondecas pri provinca statistiko. Ĝia ĉefsidejo estas en Otavo [1].

Inter aliaj respondecoj, Statistiko-Kanado respondecas pri la ĝenerala popolnombrado, kiu okazas ĉiujn kvin jarojn: en la unua kaj sesa jaroj de ĉiu jardeko [2]. La popolnombrado, okazigita la 16-an de majo 2006, estas la unua en kiu Interreto estis uzata por plenigi demandarojn.

Por lokoj, Statistiko-Kanado havas bone difinitan terminologion. Ekzemple, la vorto paroĥo indikas kelkajn kamparajn areojn en Kebekio kaj Nov-Brunsviko, dum kantono indikas urbeton en orienta Kebekio.

Statistiko-Kanado publikigas plurajn dokumentojn kiuj kovras diversajn statistikajn informojn pri Kanado, inkluzive de censoj kaj figuroj ligitaj al la ekonomio, sano, ekonomiko ligita al enmigrado, enspezdistribuo kaj sociaj kaj juraj kondiĉoj. Ĝi ankaŭ publikigas kolegaro-reviziitan ĵurnalon, Survey Methodology.

En julio 2010, la direktoro de Statistiko-Kanado abdikis de sia posteno proteste kontraŭ leĝo, kiu ne plu postulis kanadanojn plenumi longan demandaron senditan al certa procento de la loĝantaro.

  1. Contact us. StatCan (nd). Alirita 4 August 2015 .
  2. Statistics Act (R.S.C., 1985, c. S-19) (12 December 2017). Alirita 3 June 2020 .

Developed by StudentB